Kurma

Kurma
Avataro • mita testudo
Informoj
Sekso vira
vdr

En hinduismo Kurma (sanskrite कूर्म; Kūrma, laŭvorte testudo) estas la dua avataro de Viŝnu, kaj la dekunua laŭ la Bagavata Purano. Kiel aliaj avataroj de Viŝnu, Kurma aperas en tempo de krizo por restaŭri la kosman ekvilibron.[1] Lia ikonaro estas ĉu testudo, aŭ plej ofte kiel duonhomo kaj duontestudo.[2] Tiuj bildoj troviĝas en multaj Vaiŝnavaj templotegmentoj aŭ muraj reliefoj.[3][4] Foje oni montras la avataron kiel homo kun kvar brakoj kiuj svingas po unu armilon.

La bareliefo de la Laktomara Agitado montras Viŝnuon en la centron, lian testudan avataron Kurma sube, asurojn kaj devaojn maldekstre kaj dekstre, kaj apsaraojn kaj Indrojn supre.
Kurma. Gravuraĵo de ĉ. 1870.
  1. James G. Lochtefeld (2002). The Illustrated Encyclopedia of Hinduism: N-Z. The Rosen Publishing Group. pp. 705–706. ISBN 978-0-8239-3180-4.
  2. Roshen Dalal (2010). Hinduism: An Alphabetical Guide. Penguin Books. p. 217. ISBN 978-0-14-341421-6.
  3. (1997) “Ceiling Paintings in the Virupaksha Temple, Hampi”, South Asian Studies 13 (1), p. 55–66. doi:10.1080/02666030.1997.9628525. 
  4. Prabhat Mukherjee. (1981) The History of Medieval Vaishnavism in Orissa. Asian Educational Services, p. 26–28, 49. ISBN 978-81-206-0229-8.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search